Kial la greka ĉefministro Aleksis Cipras, post elektovenko en januaro 2015 kaj grandioza venko en la referendumo en julio 2015, en kiu la greka popolo kun granda plimulto rifuzis la "helpoprogramojn" (kromajn pruntojn, do ŝuldojn, kun drasta reduktado de la vivnivelo de la greka loĝantaro), nur kelkajn tagojn poste senkondiĉe kapitulacis? Ĉi tie troviĝas kelkaj respondoj al tiu demando, kaj ankau proponoj de principa alternativo, por Grekujo mem same kiel por aliaj landoj de la europa "periferio". Ŝajnas, ke la analizo de la greka situacio estas la plej bona okazo por analizi ankau tiun de la euro, de la Europa Unio kaj de ĝiaj membrolandoj. En tiu analizo de la detala greka kiel de la ĉioma europunia situacio la diversaj maldekstraj kaj eĉ komunistaj partioj de la sama regiono tute ne venas al sama rezulto, ili montras sin eĉ tute kontrauaj. Unuflanke ni vidas la grekan SIRIZO-n kune kun la europaj socialdemokrataj partioj inkluzive de la germana partio DIE LINKE k...
Comments
Post a Comment